En UEA la direktoro pli gravas ol la estraranoj
La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ro Martin Schäffer, germano loĝanta en Meksiko, ĵus cirkuleris la sekvan al la Komitato de UEA:
La traduka konkurso de la Itala Esperanto-Federacio havis jenajn rezultojn:
Branĉo poezio (12 konkursaĵoj de 8 konkursintoj el 4 landoj): 1a premio al Nicolino Rossi (RSM); 2a premio al Nicolino Rossi (RSM); 3a premio al Aldo Grassini (IT).
La interna servo de fondumo Pro Esperanto preferas ne diskonigi la rezulton de Universala Esperanto-Asocio dum aŭgusto 2017, ĉar tio montrus subjekton kie ne indas investi. La situacio, jam malbona fine de julio, pli graviĝis pro kreskantaj misservoj.
Septembro alportas tute akurate la sepan numeron de la monata informilo de KCE, kiu tiel pruvas sin kapabla produkti regule periodaĵon, kvankam modestan: ĝi similas al nur dupaĝa “Heroldo de Esperanto”, laŭ la antaŭa grafiko.
Hieraŭ posttagmeze forpasis d-ino Marjorie Boulton (1924[1949]-2017), kiu dum jardeko estis la kandidato de Esperanta PEN-Centro por la literatura Nobelo, post la morto de William Auld. Ŝi malsanis jam de kelkaj jaroj, sed sukcesis ankoraŭ partopreni, sur rulseĝo, en la Universala Kongreso de Lillo, 2015.
Pli ol 450 gelernantoj vizitadis la privatan instituton Zamenhof en Lomeo dum 2016/17, laŭ statistiko ĵus komunikita de c-ano Koffi Gbeglo. Ili estis distribuitaj sur dek klasoj laŭ du niveloj: ses elementaj kaj kvar mezgradaj. La mezgradaj havas pli da aliĝoj, ĉar ĉiu klaso averaĝe superas 45 kaj eĉ 50 gelernantojn, dum la elementaj apenaŭ atingas 45, foje eĉ ne 35.
La 28an de aŭgusto 1963 la baptista pastoro Martin Luther King eldiris sian plej faman paroladon: I have a dream (Mi havas revon). Antaŭ li, en Lincoln Memorial de Vaŝingtono — simbola ejo por la afrikusona komunumo — staris almenaŭ du cent kvin dek mil personoj.