Seminario pri homaranismo dum BET
Planite kiel simpozio, pro la silento aŭ nedisponeblo de diversaj prelegontoj la aranĝo pri homaranismo dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Leipaja (1-4 julio 2017) reformuliĝis kiel seminario, kies ĉefpreleganto estos prof. Giorgio Silfer, unu el la plej aktivaj zamenhofologoj.