Pliaj deliroj de "Libera Folejo"

HeKo 637 9-B, 18 mar 17

Kalle Kniivilä alinome Karleto Kiunivela havas specialan tendencon montri sian mankon de profesieco, kiam temas pri agentejo KOSMO (kiu denuncis lin kaj lin devigis al publika pardonpeto) aŭ pri la gazeto “Heroldo de Esperanto”.

Laŭ peto de la koncernatoj, ni aperigas precizigon pri la plej gravaj falsaj informoj en lia lasta artikolo pri HdE.

Malago pretus gastigi la trian ARTE

HeKo 637 8-B, 17 mar 17

La Asembleo de Esperanta Naturamikaro decidis inviti al Malago, por oktobro 2018, la trian Artan Renkonton Transnacian en Esperanto. La decidon inspiris propono de c-ano Pedro Carrillo.

ENa subtenos ankaŭ ornitologian semajnon ĉe la Danuba delto, dum printempo 2018.

La naturamikoj aprobis la jarraportojn kaj diskutis pri la situacio en la tegmenta asocio.

FEM kaj LF en la internacia festivalo de la femina kino

HeKo 637 4-B, 12 mar 17

Feminisma Esperanta Movado kaj la redakcio de “Literatura Foiro” ĉeestas per oficialaj akreditivoj la 39an Internacian Festivalon de la Femina Filmo, ĉi-semajne apud Parizo. La festivalo proponas dekojn da kurt- kaj longmetraĵojn el la tuta mondo: pri kelkaj el ili aperos recenzoj en “Literatura Foiro” danke al la gekorespondantoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

La Esperanta Civito aŭspicias la 8an Afrikan Kongreson

HeKo 637 2-C, 10 mar 17

Nome de la Esperanta Civito la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, akceptis la afablan peton pri aŭspicio por la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, en Buĵumburo 22-27 decembro 2017.

Chamberline Nguefack Zedong, nova Konsulo ekde la venonta monato, interalie kun delego pri Afriko, estas komisiita pri la rilatoj kun LKK, kun la helpo de la Vickonsulo.

Temaro neglektata de feminismo

HeKo 636 8-B, 8 mar 17

La problemoj kiuj suferigas la inan duonon de la homaro estas ankoraŭ la samaj en 2017. Unuavice la perforto, kies viktimo la virinoj pli kaj pli ofte estas. Poste la negativa diferenco en la salajrado, la duobla pezo laboro-hejmo, la minoritata rolo en la gvidado de la socio. Ĉio ĉi trovas specifan terminon: masklismo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.