Progresas la PEN-kajero pri la esperanta literaturo
HeKo 636 7-B, 7 mar 17
Plej progresas la franclingva varianto de la informa broŝuro pri la esperanta literaturo, danke al la diligento de sen. Marie-France Conde Rey. Ŝi estas produktanta elegantan version de la enkondukaj ĉapitroj al la kvin periodoj de nia literaturo, el la fama, duoble premiita verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.