En JARTE ateliero pri la naŭa arto
Daniele Binaghi kaj Tihomir Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj sponsorita de la Esperanta Civito.