Ignat Bociort mortis en Berlino
La rumana profesoro Ignat Florian Bociort (1924[1968]-2015) mortis hieraŭ vespere en Berlino, kie li rezidis jam de multaj jaroj. Al Berlino ligis lin pli frua universitata lekciado, sed ankaŭ la rilatado kun d-ro Detlev Blanke, kiu enkondukis lin al esperantologio kaj klarigis al li kiel penetri sciencajn mediojn en lando de la “reala socialismo”.