Walter Zelazny en la literatura kafejo
Rekorde multnombra ĉeestantaro por la hieraŭa literatura kafejo, organizita kiel kutime ĉe la interetaĝa salono de la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, fare de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. La gasto estis prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentis la esperantan version de sia libro “Lazaro Ludoviko Zamenhof”, pere de intervjuo farita de sen. Giorgio Silfer.