Manifesto de Raŭmo 30-jara
La Manifesto de Raŭmo estis laŭtlegita de Jouko Lindstedt ĉe la unua (kaj lasta) Internacia Junulara Kongreso en Finnlando, la 31an de aŭgusto 1980. La laŭtlegon sekvis longa aplaŭdo, kaj tuj poste ekis la subskribado. Ni demandas al Giorgio Silfer, la dua kunaŭtoro de la Manifesto, ĉu li supozis ke ĝi restos daŭre aktuala, tridek jarojn poste?