Nia lingvo en la frankfurtaj ALTE-tagoj
Esperanton reprezentis d-ino Meg Bianchi, nome de Kultura Centro Esperantista (delegita de la Kapitulo de la Esperanta Civito), ĉe la tradicia septembra sesio de la laborgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj, ĵus finita en Frankfurto-ĉe-Majno.