Rekomendo pri saluto al esperantista kongreso
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Rozoj la 7an de oktobro 2022, unuanime rekomendas:
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Rozoj la 7an de oktobro 2022, unuanime rekomendas:
Universitata disertacio pri esperanto-rilata arkivo estis akceptita por esploro en Barcelono: ĝin verkos c-ano Ruben Fernandez, kiu tiucele faros esplorojn en Svislando, helpe de Kultura Centro Esperantista.
Post fragmentaj raportoj en nordeŭropa skandalisma retgazeto, kies objektivecon oportunas pridubi, oficiala protokolo de Komitata kunsido en Kebekio (8 aŭgusto 2022) parolas pri bedaŭrinda “ĥaoso” en la ĉefa instanco de la Universala.
Ĉi-monate en Ĉaŭdefono s-ro Claude Gacond lasos definitive la postenon de arkivisto de Centre de Documentation et Etude sur la Langue Internationale (CDELI), kiun kelkaj erare difinas Esperanto-Centro, dum ĝi estas arkivo por ĉiuj interlingvoj, plej kompleta rilate al Volapuko kaj Occidental, kun la franca kiel vehikla lingvo.
La esperanta popolo bezonas realajn renkontojn. Tiurilate ekzistis du eblecoj: kongresi nacie aŭ internacie en malsamaj lokoj de jaro al jaro, kunveni en la sama loka klubo de semajno al semajno aŭ de monato al monato. La Manifesto de Raŭmo unuafoje indikis novan metodon: la kongresoj kiel vojo al kresko.
Trideka kunsido de la Kapitulo de la Esperanta Civito, dum la mandato 2020-2024: ĝi disvolviĝos telematike 16 novembro 2022 (kutime en la tria merkredo de ĉiu monato), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
Tri el la ses membroj de la nova Afrika Komisiono de la Universala havas la esperantan civitanecon, kaj partoprenis en almenaŭ unu Afrika Esperantologia Semajno (en Togolando aŭ Burundio), kie ili diplomiĝis laŭ LTSEC, pere de Kultura Centro Esperantista en Svislando. Unu el ili aktive kunlaboras ankaŭ kun Afrika Esperanto-Instituto.
Ekzistas Esperanto-Domoj kiuj koincidas kun tuta subjekto, kaj ĉi tiu mortus sen ĝi: tipa ekzemplo Kastelo Greziljono, kies programo kaj kies strukturo kuniĝas kvazaŭ heliko en sia firma konko kaj ne estus imagebla kiel limako. Vendu la kastelon kaj ĝian vastan parcelon, kio restus?
La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW) nuntempe lasas en la vizitantoj miksitajn sentojn. La muzeo estas unu el la sep de la Aŭstra Nacia Biblioteko, fakte la plej vizitata. Por eniri oni pagas kvin eŭrojn, akirante la rajton viziti ankaŭ alian unikaĵon, nome la muzeon kie eblas admiri la plej grandan kolekton de tergloboj.
Giorgio Silfer inaŭguros monaton de Zamenhof-festetoj ĵaŭdon vespere la 1an de decembro 2022, per libroprezento ĉe Milana Esperanto-Klubo, kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro.
La Civita fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj kunvenis telematike hodiaŭ, unuafoje post la aprobo de direktivo Giordano pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS). Estis ekzamenataj la unuaj aplikoj de la nova direktivo, interalie la apogo al la kurso pri arkivistiko, fare de c-ano Ruben Fernandez ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 14-19 aŭgusto 2023.
Se veras la informo disvastigita de nordeŭropa skandalgazeto, la felietono pri la grandioza retejo de la Universala transiris de administra kaj financa dramo al strategia konflikto inter UEA kaj TEJO.