Afriko plenigis la martan Heroldon (2353)
La unuan paĝon de la marta numero 2024 de “Heroldo de Esperanto” plenigas Afriko.
La unuan paĝon de la marta numero 2024 de “Heroldo de Esperanto” plenigas Afriko.
La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto (AEI) disvolviĝis 12 februaro 2024, en ĉeesto de ambaŭ kolektivaj membroj (AEI ne havas individuajn): Kultura Centro Esperantista, reprezentata de c-ano Giorgio Silfer kaj Societo Internacia de Paco Universala, reprezentata de c-anoj Janvier Ndericimpaye (posteulo de c-ano Abdoul Rahman Bukuru, nun loĝanta en Popola Ĉinio), Lucien Kagina kaj Frederiko N
La lasta konferenco de Rusia Esperantista Unio en 2023 decidis ke “Ĉar eksterlandaj civitanoj ne plu povas esti membroj de REU, a) Boris Kolker estis proklamita honora membro de REU; b) [la] statuso de ĉiuj aliaj eksterlandaj civitanoj, kiuj ĝis nun membris en REU, estas ŝanĝita al “Amiko de REU” anstataŭ “membro”.
Siatempe oni ĉefredaktis la revuon “Kontakto” tute volontule, kaj eĉ sukcesis esti akurata. La lasta ĉefredaktoro, Pawel Fischer-Kotowski, ricevadis preskaŭ milon da eŭroj numere por atingi preskaŭ tutjaran malfruon. Gratulon al li (ri?) kaj kondolencon al lia posteulino. La tempoj ŝanĝiĝis. De kie venas tiom da mono por la Junulara?
“Heroldo de Esperanto” planas sendi korespondanton al UK en Tanzanio. La persono estos elektita inter la partoprenintoj en la ĵusa staĝo pri redaktado ĉe Afrika Esperanto-Instituto, surbaze de ilia aktiveco kiel redakcianoj dum la venontaj numeroj; certe estos afrikano kiu havas la esperantan civitanecon.
Sennacieca Asocio Tutmonda bedaŭrinde spertas gravan krizon dum la lastaj tri jaroj. La unua rezulto de tiu krizo estas la maloftiĝo de ĝia organo “Sennaciulo”: iam monata gazeto, poste dumonata, nun trimonata; kaj nur 16- anstataŭ 36-paĝa. La dua estas la malkresko de la ĉefa enspezofonto: la membrokotizoj, kiuj duoniĝis — de 12.851 eŭroj en 2021 al 6.843 en 2022.
Ekde la deviga enkonduko de G-4, c-ano Giorgio Silfer ne estas plu atingebla per poŝtelefono, sed nur ĉe fiksa lineo, en Svislando aŭ Hispanio: geamikoj kaj kunlaborantoj konas la numerojn.
La Esperanto-Domo en meza Svedio ne havas plu monrimedojn necesajn por pagi la fakturojn: ĝia unusola prizorganto, c-ano Lennart Svensson, atendas ke la kreditantoj postulos bankroton; pri tio li tenas informita la prezidantinon, s-inon Anna Ritmaki (kiu loĝas en Alando, insularo inter Svedio kaj Finnlando).
La Esperanta Civito ekspansias en pli kaj pli da progresemaj medioj: post Feminisma Esperanta Movado (2004, fondita en Svislando) kaj Esperanta Naturamikaro (2010, fondita en Hispanio), jen Civila Esperanta Servo / Service civil esperantien, fondita hodiaŭ en Burundio. La fondan Asembleon partoprenis tri kongolandanoj, du burundianoj, unu eŭropano.
Hodiaŭ komenciĝas ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumbura sestaga staĝo pri la formado de redaktantoj (entute kvardek studhoroj), sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer, probable la afrikanisto kiu dediĉas pli da tempo kaj energio por la surloka trejnado de esperantistoj, kulture kaj organize.
La Universala tre ĵaluzas pri siaj iniciatoj (eĉ kiam ili ne apartenas jure al ĝi: vidu la markon “Afrika Kongreso de Esperanto”), sed en la realo ŝajnas generalo kiu dividas siajn trupojn. Ekzemplo estas la kongresa jaro 2024a, kiu devus reliefigi la rolon de Afriko.
La Vickonsulo rememorigas ke nur la skribaj komunikoj per ordinara aŭ per elektronika poŝto estas traktendaj de la Civitaj instancoj kaj la paktintaj establoj. Mesaĝoj per telefono, skajpo, Facebook kaj aliaj telematikaj rimedoj riskas ignoron.