Bondezire por serenaj festotagoj
La redakcio de HeKo deziras al la legantaro serenan julon (al la blankanoj: Kristnaskon) kaj prosperan novan jaron.
Ni memorigas la gecivitanojn pri la anonco en HeKo 404 2-C, 23 sep 09.
La redakcio de HeKo deziras al la legantaro serenan julon (al la blankanoj: Kristnaskon) kaj prosperan novan jaron.
Ni memorigas la gecivitanojn pri la anonco en HeKo 404 2-C, 23 sep 09.
En 2009 la Tago de la Esperanta Kulturo koincidis kun la 150a datreveno de la iniciatoro (kaj unua literatoro) de nia lingvo. Tio klarigas la specialan omaĝon al Lazaro Ludoviko Zamenhof en la numero 242, decembro 2009, de la revuo “Literatura Foiro”.
La temaro esplorata de Manuel Ortega estas tre interesa. Certe la nov-veneciismo (ankoraŭ diskutota leksemo) konsistigas en tio nur parton, kaj eble ne la unuavice traktindan.
Estimataj samideanoj kaj geamikoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto,
Nome de la estraranoj kaj anoj de Esperanto-Federacio de Niĝerio, mi salutas vin varme kaj amike kiel ja estas normalaĵo. Daŭre vi tenas la verdan flagon nome de Esperantio en Afriko. Via envienda laborado por esperanto ja estas konata tutmonde.
Kiel siatempe estis anoncite, jam de tuta semajno validas kiel monero la arĝenta jubilea medalo produktita de Fonduso Pro Esperanto honore al Lazaro Ludoviko Zamenhof. La monero valoras kvindek eŭrojn, kaj estas akceptata ĉe la establoj aliĝintaj al la Pakto.
Ekde 1998 la revuo “La Ondo de Esperanto” ĉiujare organizas enketon inter dudeko da esperantistoj, “reprezentantoj de diversaj tendencoj en la esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj”.
Je la komenco de la nuna jaro ekzistis kvar salajrataj direktoraj postenoj en Esperantio: ĉe SAT en Parizo, ĉe UEA kaj IEI en Nederlando, ĉe IEMW en Vieno (la sola ŝtata dungito). Fine de 2009 restis nur du. Sed se la SAT-dungito foriris pro normala pensiuliĝo, por Internacia Esperanto-Instituto en Hago temis pri eksterordinara cirkonstanco.
La UN-konferenco pri la klimato, ĵus finita en Kopenhago, kontribuis al la lukto kontraŭ la varmiĝo de la terglobo precipe tial ke ĝi frostigis la esperojn de la ekologiistoj, inkluzive de la aktivantaj en la esperanta popolo. Sed se la konkretaj rezultoj estas elrevigaj, la konferenco ŝajnas grava pro aliaj geopolitikaj konsideroj.
Kultura Centro Esperantista, “institutional affiliate” de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, anoncas du baldaŭajn lingvotestajn sesiojn konforme al direktivo Muhlemann (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).
En Eŭropo (ne nur en la Unio) kreskas la atento pri lingvoj kaj lingvotestado, precipe en rilato kun la enmigrintoj, al kiuj pli kaj pli turniĝas la zorgoj de la fremdlingva instruado. Intertempe evoluas ankaŭ la pozicio de esperanto en tiu kampo.
La unua kajero de “Homarane” larĝe preterpasos la planitan paĝokvanton. Tio, kaj ioma malfruo en la kolekto kaj finredakto de la aktoj de la unua Simpozio pri Homaranismo, kaŭzis ke tiu kajero estos prezentita al la publiko nur fine de januaro 2010. Interalie oni evitos ke la unua numero, se datita en 2009, atingu la mendintojn en la posta jaro…
La revuo “Femina” brile kaj akurate finis sian kvinan jarkolekton, servante al sia kreskanta publiko menuon el frandindaj paĝoj pri la rilatoj inter korpo kaj menso, en la ĵus aperinta numero 20.