Interlingvistikaj sesioj 2010 en pola universitato
La du surlokaj unusemajnaj interlingvistikaj sesioj (septembre kaj februare) ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina ekzameno, kun prezento de finlaboraĵo, rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.