La Esperanta Civito kreskas kvante kaj kvalite

HeKo 835 3-C, 6 maj 24

Danke al la Esperanta Civito (do danke al raŭmismo) la servoj je dispono de la esperantistaro pli kaj pli kreskas kvante kaj kvalite. La kvalito estas rimarkebla en la jam ekzistanta produktado de niaj paktintoj, ekzemple la revuo “Literatura Foiro” ĉe LF-koop kaj la centjara “Heroldo de Esperanto” ĉe KCE: kvalito kiu signifas ankaŭ akuratecon en la aperado, dum aliloke akumuliĝas malfruoj.

Kritikoj de UEA-nostalgiuloj restas vanaj

HeKo 835 2-A, 3 maj 24

La opozicio interna al la Universala, konsistanta el nostalgiuloj de la iama burokrata aparato (kaj ties protektatoj), kaj havanta sian voĉtubon en skandalisma retgazeto, insistas per kritikoj, eventuale eĉ pravaj, sed ne proponas propran alternativan estraron, kiu apliku alternativan strategion, se elektite; ankaŭ ĉar la plimulto el tiuj nostalgiuloj ne plu membras en la Asocio.

Eksterordinara helpo de fondumo Pro Esperanto

HeKo 835 1-C, 1 maj 24

Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito, fondumo Pro Esperanto (FPEF) proponas helpon al la paktintaj establoj kiuj posedas nemoveblaĵon kaj havas konton ĉe la Civita “banko”.

FPEF estas preta transpreni eventualajn kreditojn de tiuj paktintoj ĉe malfruantaj klientoj, kiuj tiel fariĝos ŝuldantoj al FPEF; tio egalas al aĉeto de tiuj sumoj, fare de FPEF.

Nia literaturo influe reprezentita en Slovenio

HeKo 834 6-B, 19 apr 24

La 56a PEN-konferenco de Verkistoj por Paco okazis en Bledo (Slovenio) 16-18 aprilo 2024. La esperantan literaturon reprezentis kiel kutime c-ano Giorgio Silfer, kandidatigita al la Nobel-premio, per prelego pri la ĉi-jara kontribuo de “Literatura Foiro” al packulturo, kaj per almenaŭ du gravaj intervenoj dum la debatoj. Unuafoje lin asistis c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.