Prepara seminario por Monda Socia Forumo
Dakaro gastigos la Mondan Socian Forumon 6-11 februaro 2011. Prepare al tiu evento, ekde hodiaŭ tie kunvenas tridek tri personoj el pluraj afrikaj landoj kaj la Internacia Konsilio de MSF, plus dudeko el Senegalio mem. La tritaga seminario celas enfokusigi la gvidliniojn por 2011 rilate strategion, ekspansion, mobilizon, metodologion, komunikadon kaj monkolekton.