Burundio: pinta renkonto de SIPU kaj ANEB
“Anstataŭ labori dise, estas pli bone ke oni unuiĝu, ke oni koncentriĝu, ke oni konverĝu, ke oni kunlaboru, ke oni kunmetu fortojn…”. Tiajn vortojn oni aŭskultis en iu restoracio, “Amikejo” laŭ la ĉefparolanto, dum amika kunveno okazinta lastan dimanĉon la 14an de decembro kadre de la Tago de la Esperanta Kulturo.