Forpasis la plej fama disidento
Jam en sia numero 2, en aŭgusto 1970, “Literatura Foiro” dediĉis artikolon al la plej fama disidento en Sovetunio, Aleksander Solĵenicin.
Jam en sia numero 2, en aŭgusto 1970, “Literatura Foiro” dediĉis artikolon al la plej fama disidento en Sovetunio, Aleksander Solĵenicin.
La unua ĉapitro de “Mi estas sloveno – ĉu grave?” de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo “Literatura Foiro” (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.
José Salguero nomata Kani, aktoro kaj anarkiisto, UEA-ano kaj SAT-ano, menciis la Esperantan Civiton en ĵusa publika apostrofo kontraŭ Universala Esperanto-Asocio: “Mi tre verŝajne ne partoprenos venontajn UKojn kaj mi esperas, ke la sinteno de UEA, kiu kritikas la ŝtatemon de [la Esperanta] Civito, sed agadas kiel ŝtato aŭ magnatentrepreno, ŝanĝiĝu estontece.
Lex Referendaria, kiu enkondukis la instituton de la referendumo, estas la plej grava fundamento por la rekta demokratio en la Esperanta Civito. Des pli grava ĝi estas ĉar, kvankam iniciatita de la Blanka grupo, la leĝopropono estis unuanime aprobita, kun la aktiva kaj konstrua kontribuo de ĉiuj senataj grupoj, kaj majoritate kaj opozicie.
La definitive aprobita leĝo pri la familia juro okupiĝas ankaŭ pri onomastiko, sed unuavice ĝi pritraktas la proceduron por akiri la esperantan civitanecon danke al unuagrada parenceco.
Post semajno ekos la kursoj de la Esperantologia Fakultato ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Ilin organizas Kultura Centro Esperantista, laŭ du plenaj studsemajnoj, dediĉitaj al tri studobjektoj: literaturo, historio kaj sociologio, trejnado al lingvotestado — ĉiam rilate al esperanto. Por la inaŭgura lekcio estas invitita prof. d-ro hab.
Esplorante pri la deveno de hungaraj popolkantoj, la eminenta kantistino Gabi Jobba (tragike forpasinta en 1983) malkovris ke multaj originis el poemoj, kaj ke ofte ilia aŭtoro estis Sándor Petöfi, la ĉefa poeto de la hungara romantiko.
La familiaj nomoj en Esperantio sekvas la patriarkan tradicion. Tio estas tuj konstatebla se temas pri vidvinoj kaj divorcintoj, kiuj konservas la familian nomon de la (eks)edzo. Tial longe ekzistis samtempe du Sinjorinoj Lapenna, kio certe havis sian efikon kiel ekzemplo en la esperanta socio.
Ĉi-semajne Giorgio Silfer liveris al la librofako de LF-koop sian trian poemaron, kiel proponon por la nova trijara laborplano, diskutota komence de 2009.
Universala Esperanto-Asocio ne deziras kunlabori kun Afrika Centro Esperantista.
Pli skandinava ol kutime estas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto”, ĉar Svedio grave situis en la eventoj de la tri semajnoj 22 junio — 11 julio 2008: la ĉeesto de nia literaturo en la tradukarta kongreso WALTIC en Stokholmo kaj la krizo de ILEI (kun sveda kasisto) estas je la du ekstremoj, pozitive kaj negative.
La revuo “Femina” daŭre estas la plej grava servo de Feminisma Esperanta Movado: tion konstatis unuanime la ordinara Asembleo de FEM en Bruselo, 25 julio 2008, ĝojante por la regula aperado kaj altnivela enhavo de la periodaĵo. Rimarkindaj estis ankaŭ la prezento fare de sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Femina”, okaze de la ĵurnalista kongreso en Vilno, kaj la prelego de sen.