Internaciaj abontarifoj de LF-koop

HeKo 332 1-B, 15 jun 07

Ekde la 1a de julio 2007 la internaciaj abontarifoj de la periodaĵoj posedataj de LF-koop iomete altiĝos.

La abono al “Literatura Foiro” 2008 (kaj 2007 por la malfruantoj) transiros de 33,- eŭroj al 34,- eŭroj: do nur unu eŭron pli.

La abono al “Heroldo de Esperanto” 2008 (kaj 2007 por la malfruantoj) transiros de 36,- eŭroj al 38,- eŭroj: do nur du eŭrojn pli.

Niĝerio: Corsetti kiel Breĵnev?

HeKo 331 7-A, 12 jun 07

Ĉu la teorion pri la limigita suvereneco, kiun Leonid Breĵnev aplikis en Ĉeĥoslovakio, Renato Corsetti aplikos en la afrika Esperantio, komencante per Niĝerio?

Skribis s-ro Moses Opa el Lagoso al la prezidanto de UEA: “Nia landa asocio ĝis nun ankoraŭ ne ricevis subvencion de UEA por 2007. Ĉu vi povas volonte helpi nin ĝin ricevi ĉar multaj faradaĵoj kuŝas ĉe ni?”

Internacia fotokonkurso

HeKo 331 5-A, 11 jun 07

Post naŭ sukcesaj konkursoj (1998–2006) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la deka Internacia Fotokonkurso. En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm.

La nova Estraro de UEA 2007-2010

HeKo 331 1-A, 6 jun 07

La nova Estraro de Universala Esperanto-Asocio konsistos el gesinjoroj Probal Dasgupta, prezidanto; Ranieri Clerici kaj Claude Nourmont, vicprezidantoj; Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario; Marija Beloševic (faka agado, informado, ktp), Loes Demmendaal (financo-administrado), Hori Jasuo (landa agado, edukado, kulturo), José Antonio Vergara (strategio, lingvopolitiko, movada evoluo, sci
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.