34a mondkongreso de Internacia Konsilio de Virinoj
La turka ministro pri eksteraj aferoj inaŭguris hodiaŭ vespere la 34an mondan kongreson de Internacia Konsilio de Virinoj, en la luksa kadro de hotelo Kaya, Smirno/Izmir.
La turka ministro pri eksteraj aferoj inaŭguris hodiaŭ vespere la 34an mondan kongreson de Internacia Konsilio de Virinoj, en la luksa kadro de hotelo Kaya, Smirno/Izmir.
Sukcesa debuto de la rilatoj inter la Esperanta kaj la Turka PEN, per prezento de nia literaturo al lokaj verkistoj (kaj kelkaj esperantistoj) hodiaŭ vespere en Istanbulo.
La Fonduma Konsilio de Fajszi Amika Rondo kunvenis en pleno hieraŭ ĉe sia jura sidejo de Budapeŝto, sub la prezido de c-ano György Nanovfszky.
Ne temis pri la fama prozopopeo de Sándor Szathmári en “Budapesta ekzameno”, sed pri la sukcesa literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, hieraŭ vespere ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.
Post unua individua raporto de c-ano Mushosi Birindwa pri la situacio en Burundio, jen dua individua raporto, tuj post la hodiaŭa ribelo de parto de la armeo kontraŭ la prezidento, Pierre Nkurunziza, dumtempe eksterlande.
Du kunprezidantoj de landa asocio, ses prelegantoj, du interpretistoj por tri franclingvaj aŭtoritatuloj (urbestroj de Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono, membro de la kantona registaro).
Gec-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, aŭtoroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, liveris hodiaŭ al la presisto la enhavon de la verko, el kio fontos post kelkaj semajnoj preskaŭ 800-paĝa libro. La preso okazos per usona teknologio, la bindo laŭ itala tradicio, apud Milano.
Umberto Mariani, kies “drapiritaj literoj” ornamis la kovrilojn de Literatura Foiro en 2013, informis pri la ĉeesto de pavilono pri paco en la ĉi-jara venecia bienalo de moderna arto. La pavilonon, asignitan al Kostariko, senarmea centramerika lando, projektis Mariani mem. Tio stimulis min viziti la bienalon, kie fakte la pavilono ne ekzistas, ĉar Kostariko retiriĝis.