Trans hobio kaj profesio en Esperantio
Alfredo eterne prezidis lokan esperanto-klubon en Svislando. Ĝi kunvenadis en lia hejmo, ĉar li (profesie kuracisto) disponis je sufiĉe granda salono kaj estis tro pigra por iri aliloken. Krome, tiamaniere li diskrete kontroladis la klubon; kiu ne hazarde mortis antaŭ ol li mem… Unu el liaj ŝiboletoj estis la deklaro: “mi estas nur hobia esperantisto”.