Nova revuo pri filozofio kaj religio
Koincide kun la Tago de la Esperanta Kulturo, la Zamenhof-Tago 2009, Kooperativo de Literatura Foiro lanĉos novan periodaĵon: “HOMARANE — kajeroj pri filozofio kaj religio en esperanto”. Redaktoro: sen. Bertil Nilsson, Svedio; ankaŭ la teknika redaktoro loĝas en Svedio. La kajeroj estos tamen presitaj en sudeŭropa lando (probable Italio).