En Malago pri la lingva situacio post Brexit
HeKo 689 7-B, 7 sep 18
La prestiĝa Erasma Societo en Malago invitis c-anon Giorgio Silfer inaŭguri la novan akademian jaron per prelego ĉe la kultura aŭlo de Cajamar, en la plej centra avenuo de la andaluza marurbo, 18 septembro 2018. Enkondukos la prezidanto de la societo, prof. Quintín Calle Carabias. Kunlaboras Esperanta Naturamikaro.