La redakcio kunvenis pri "Literatura Foiro" 293
HeKo 679 5-B, 18 maj 18
La konstantaj membroj de la redakcio de “Literatura Foiro” kunvenis hieraŭ vespere sub la kunordigo de c-ano Zlatoje Martinov, ĉefredaktoro. Alestis gec-anoj Perla Martinelli (asista redaktoro, feminaj paĝoj), Marie-France Conde Rey (kino), Carlo Minnaja (recenzoj), Fernando Pita (lingvistiko), Giorgio Silfer (teatro).