Pli forta teamo por la Esperanta PEN
HeKo 673 5-B, 4 mar 18
Esperanta PEN-Centro aktivas en ĉiuj komitatoj de PEN Internacia, per propraj delegitoj: pri verkistoj en prizono (Chiara Macconi), pri paco (Zeki Ergas kaj Giorgio Silfer), pri verkistinoj (Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli), pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto (Giorgio Silfer).