TEJO: celo 25.000 trafita pli ol 80 procente
HeKo 642 1-A, 24 apr 17
“Se TEJO estus jam registrita ĉe la Komerca Ĉambro, ĝi ricevus du kontribuojn po kvincent eŭroj por sia monkolekto favore al Afriko.” Ĉu aliaj pensis same kiel la du anonimaj mecenatoj kiuj kontaktis fondumon Pro Esperanto, sed retiriĝis kiam ili eksciis ke Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ŝvebas jure?