Itala radikala partio: Esperantiano en la Komitato
Duobla surprizo inter la kvardek membroj de la nacia Komitato de la Itala Radikala Partio, elektita 1 novembro 2015 fare de la 14a landa kongreso, en Toskanio.
Duobla surprizo inter la kvardek membroj de la nacia Komitato de la Itala Radikala Partio, elektita 1 novembro 2015 fare de la 14a landa kongreso, en Toskanio.
Kultura Centro Esperantista invitas al speciala “Verda vespero”, 20 novembro 2015 en la Esperanto-Domo de Svislando.
Esperanta Naturamikaro organizas intensivan esperanto-kurson por komencantoj (grado A) ĉe la Esperanto-Domo en Malago, ĉiutage 24-28 novembro 2015, 10h00-13h00. La instruisto, prof. Giorgio Silfer, uzas esperanton ekde la unua minuto, la gelernantoj kapablas paroleti en esperanto ekde la dua tago.
La Konsulo de la Esperanta Civito, samtempe prezidanto de fondumo Pro Esperanto, subskribis hodiaŭ la lukontrakton por vasta oficejo en Bruselo, kie situos la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito.
C-ano Andrea Lago kaj c-ino Perla Martinelli estas konstruantaj la novan retejon de “Femina” kaj Feminisma Esperanta Movado, kies debuto estas planita por Tago de la Esperanta Kulturo 2015.
En dato 25 oktobro 2015 sen. Anna Bartek, de la Blanka grupo, interpelaciis pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.
La interpelacio estis ricevebla, konforme al la Senata reglamento, kaj respondinda de la kapitulano delegita por reprezenti la Esperantan Civiton ĉe la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, decembro 2015.
Post du semajnoj okazos la unua, ĝenerala ekspedo de la menditaj ekzempleroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus represita kaj nun bindata, post la rapidega elĉerpiĝo de la unua eldono.
La Senata opozicio, per interpelacio de la Blanka grupestro Anna Bartek, levis demandon pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.
La traduko kaj dissendo fare de Universala Esperanto-Asocio ne altiras la atenton al la hodiaŭa mesaĝo de Ban Ki-Mun, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pro sia enhavo, politike je malalta profilo (kulpas la jubilea karaktero: UN festas sian sepdekan datrevenon), sed jes pro la sinteno de UEA, respektive aliaj supernaciaj subjektoj en Esperantio, vidalvide al UN.
Post oficiala invito al Esperanta Naturamikaro kiel observanto, kaj sukcesa partopreno en la jubileaj tagoj de IYNF en Prago la pasintan septembron, ENa estis hodiaŭ akceptita kiel partnero en la junulara sekcio de Naturfreunde International.