Rio+20 kun esperanta alesto

HeKo 509 6-A, 19 jun 12

Paralele al la UN-Konferenco pri daŭrebla evoluo (Rio+20, 13-22 junio 2012) en Rio-de-Ĵanejro disvolviĝas NRO-festivalo “Cumbre de los pueblos”, verta renkonto de la popoloj. Miloj da NRO-reprezentantoj en kvincento da aranĝoj renkontiĝas en bunta panoramo, al kiu bilde kontribuas la originalaj vestaĵoj de latinamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj kaj aliaj. 

Ora nupto en Razgrado

HeKo 508 9-B, 12 jun 12

Kvindek jarojn da geedzeco festis je 10 junio 2012 ĉe kafejo “Esperanto” en Razgrado c-ino Radka Stojanova kaj s-ro Georgi Stojanov, en ĉeesto de sesdeko da esperantistoj el tuta Bulgario kaj gasto el Serbio. Kiel sciate, tio estas ora nupto: la arĝenta festas 25 jarojn, la perla 30, la smeralda 40, la diamanta 60 kaj la platena 70.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.