Tago de niaj pioniroj, 2011
Morgaŭ la Esperantianoj celebros unu el siaj kvar festotagoj. La 14a de Aprilo estas la Tago de ĉiuj pioniroj: koincide kun la dato de la morto de Zamenhof, la esperanta popolo memoras pri siaj forpasintaj eminentuloj.
Morgaŭ la Esperantianoj celebros unu el siaj kvar festotagoj. La 14a de Aprilo estas la Tago de ĉiuj pioniroj: koincide kun la dato de la morto de Zamenhof, la esperanta popolo memoras pri siaj forpasintaj eminentuloj.
Kooperativo de Literatura Foiro akceptis la proponon partneri al Societo Internacia por la Paco Universala por organizi Esperanto-Kongreson pri Afriko, ĉirkaŭ Pasko 2013, do tuj post la pluva sezono, dum la klimate plej agrabla momento en la jaro.
Precize antaŭ kvindek jaroj, la 12an de aprilo 1961, la voĉo de Jurij Levitan heroldis pri la unua flugo de homo al la kosmo. La vojaĝo de Jurij Gagarin al la steloj daŭris mallonge, sed signis gravan paŝon en la evoluo de la homa socio. La gravecon atestas la fakto, ke senkonteste la nuna Rusio akceptas kiel propran heroon tiun kampardevenan oficiron de la sovetia epoko.
Laŭ komisio de la Konsulo, la legacio 2 de la Esperanta Civito enketis pri la kazo David Kelso. Tre grava estis la helpo de korespondantino kiu ofte loĝas en Kalabrio, en la sama provinco kie malaperis David Kelso. Jen la koncerna raporto.
Akurate aperis la 250a numero de “Literatura Foiro”, aprilo 2011. La dekoble arĝenta jubilea numero ekas per artikolo de Márton Fejes pri poemo de Julio Baghy en traduko de Kálmán Kalocsay: ĝi enkondukas la legantaron al la generacio de la Dekunua.
Rekorde malmultenombra estis la hodiaŭa Asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la staĝejon “La Kvinpetalo” en Bureso, Francio. Kutime ĉeestas dudeko da membroj, sed ĉi-foje nur dek tri (sume 53 reprezentitaj voĉoj). En pli frua epoko, kiam laŭstatute La Kvinpetalo estis la internacia staĝejo de LF-koop, partoprenis inter kvardek kaj kvindek.
Laŭ kalkulo de la germana komitatano Martin Schäffer, ĉiu nova membro alportas deficiton al Universala Esperanto-Asocio. Surbaze de la buĝeto 2010 li deduktas ke la membroj mezume kostas po 60,- eŭroj. Sed mezume UEA enspezas nur po ĉ. 39,- ! Por ekvilibrigi la spezkalkulon, UEA utiligas interezojn, donacojn, subtenajn kotizojn.
En Esperantio la reto prezentas duoblan malavantaĝon, kompare kun la papera gazetaro: unue, ĝi donas milojn da informoj, kio egalas al nula informo — necesas selekti kaj proponi la vere konindajn kaj profundigendajn; due, ĝi liveras nur informojn, kaj ne alispecajn rubrikojn.
La itala verkisto Giuseppe Prezzolini pasigis la lastan kvaronon de sia longa vivo en Svislando: li mortis jam centjara en Lugano. Kelkajn jarojn antaŭ lia morto en intervjuo oni demandis lin pri la gastiganta lando. Prezzolini respondis, ke ne sufiĉas akurata fervojo kaj rapida poŝto por krei kulturon.
En la komunikada strategio de Universala Esperanto-Asocio grava punkto estas la retejo. Ĝi ne estas malbona, spite al la opinio de pluraj; sed evidente ĝi donas pri UEA tian bildon, kia ne plaĉas al la kritikantoj de la retejo.
Universala Esperanto-Asocio afiŝas aŭ/kaj dissendas gazetarajn komunikojn ekde 1996. Ilin preparas kaj dissendas la Centra Oficejo en Roterdamo, sub la nomo Osmo Buller. Supozeble ilia redaktanto estas la ĝenerala direktoro mem.
Antaŭ preskaŭ du jaroj Universala Esperanto-Asocio lanĉis propran “televidan programon” tra Youtube. La projekto estis ambicia: po unu aŭ eĉ du “elsendoj” (dekminutaj filmetoj) ĉiumonate. Tio signifus almenaŭ tridekon da filmoj jare. Efektive en 2009 ili estis ses (la unuaj tri dum ses semajnoj), en 2010 jam nur tri (la lasta meze de junio), en 2011 neniu.