Plia membro de la Kapitulo ekde oktobro
La delegoj pri socialaj aferoj, provizore atribuitaj al sen. Giorgio Silfer (vickonsulo pri financoj), ekde 1 oktobro 2020 estos atribuitaj al sen. Manuela Blanco, se la Senato ratifos la nomumon fare de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Li donis la anoncon hodiaŭ al la Kapitulo, dum la ordinara monata kunsido de la ekzekutiva povo.