Fakrondoj kaj teamoj pli kaj pli aktivaj en la Civito
Rekomenciĝis ĉi-semajne la kunsidoj de la fakrondoj kaj organizaj nukleoj aktivaj en la Esperanta Civito. La unua estis tiu de la Abeletoj, kiuj zorgas pri la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 2-29 julio 2023): ili okupiĝis pri la programo, al kiu mankas ankoraŭ malmultaj detaloj.