Unua laborkunsido pri la Esperanta Tempobanko
Sekve de la rezolucio proponita de sen. Perla Martinelli, kaj aprobita de la Senato la pasintan aŭguston, la Kapitulo komisiis al sen. Martinelli mem kaj al d-ino Meg Bianchi, kune kun la Konsulo, prepari la leĝoproponon por krei la Esperantan Tempobankon (interna kromnomo: Pasvorta Servo).