Por vivi kristane sian esperantistecon
Kiom valoras esperanto por la kristano, se ĝi ne fortigas lin sur la vojo kiu kondukas al la vivo? Kaj ĉi tiu vojo estas la amo, kiu estas la esprimo de la vera kredo.
Kiom valoras esperanto por la kristano, se ĝi ne fortigas lin sur la vojo kiu kondukas al la vivo? Kaj ĉi tiu vojo estas la amo, kiu estas la esprimo de la vera kredo.
“Persona non grata” ĉe Feminisma Esperanta Movado, kaj ĵurnalisto kies respekto al la profesia deontologio estas ofte kontestata, Kalle (Karleto) Kniivilä lastatempe kaŭzis krizigan konflikton ene de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, pri kiu eblas legi plurloke.
La Konsulo komunikis al la Senato kaj la Forumo sian intencon kunvoki parlamentajn sesiojn al Loklo (Eŭropo), en la unua duono de julio 2010, kaj al Lomeo (Afriko), komence de januaro 2011. Per ĉi-lasta kunvoko, la Parlamento de la Esperanta Civito unuafoje kunvenus ekster Eŭropo.
Giorgio Silfer sincere dankas pro la multaj gratuloj kaj bondeziroj okaze de sia ronda datreveno.
“Via servado (transporto, organizado, konsilado) donis bonan rezulton. Mi ĝojas pro tiu sukcesa kunlaborado. Estus domaĝe riski kaj eventuale perdi la ĝisnunan resaniĝon de Faraja. Mi faru do la lastan paŝon.
Kun kelktaga prokrasto kompare kun la anoncita dato, la 30an de aŭgusto je la deka matene en la Domo de la Nacioj en Budapeŝto okazis la memortago dediĉita al István Szerdahelyi (1924[1949]-1987). La solenaĵon partoprenis kvindeko da personoj, inter kiuj la gefamilianoj de prof. Szerdahelyi.
Kiel jam skribite aliloke, kaj plej detale prezentite dum mia prelego okaze de la unua Simpozio pri Homaranismo (legote en la unua numero de “Homarane”), raŭmismo ne estas ideologio, sed metodo. Kiel metodo ĝi influas ankaŭ historiografion, specife la esperantan.
“Jen nenio, kaj tenu tion forte”: tiel resumiĝas la respondo de iu meznivela ĉefburokrato (Cláudio Soares Rocha, Direktoro pri Historia Dokumentado) de la brazila prezidento Lula da Silva al la letero de la UEA-prezidanto Probal Dasgupta, pri kiu multaj esperantistoj ne sciis ĉu ridi aŭ plori.
La Internacia Tago por la Alfabetigo hodiaŭ revenis kiel ĉiujare, kun sia fasko da statistikoj pri la analfabetismo en la mondo: aparte gravaj en la evolulandoj, sed pli kaj pli rimarkindaj ankaŭ en la “prospera nordo”.
Al la Plenum-Komitato de SAT
ĉe la prezidanto
Jacques (Jakvo) SCHRAM
Hof ter Bekerstraat 49
BE-2018 Antwerpen
Kazo Rooke — Zavadlav
Estimata,
Laŭ mesaĝo datita 13.8.2009 el la retadreso de SAT sed sen indiko pri la responsa sendinto, Etel Zavadlav estas eksigita de la asocio.
Akurate aperis la aŭtuna numero 2009 de “Femina” (19a en la kolekto, jam ĉe la kvina jaro), la “revuo en esperanto ne nur por virinoj” ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon, helpe de s-ro Rolf Ernst por la kovropaĝoj. La redaktado kaj la enpaĝigo okazas en Svislando, dum la preso kaj ekspedo en Bulgario.
Ni jam raportis pri la rezulto de la lasta baloto pri la landnomoj en la Akademio de Esperanto, kiu definitive aprobis la uzon de la sufikso -I- por landnomoj gente derivitaj. Efektive tiu baloto pruvis ke la UJ-anoj en la Akademio estas nur kvin el kvardek kvin membroj.