Pri Tibeto protestas la verduloj
Asocio de Verduloj Esperantistoj (bedaŭrinde ne mem brilanta ekzemplo de interna demokratio) dissendis la suban komunikon, kohere kun pli fruaj kuraĝaj kritikoj pri Popola Ĉinio.
Asocio de Verduloj Esperantistoj (bedaŭrinde ne mem brilanta ekzemplo de interna demokratio) dissendis la suban komunikon, kohere kun pli fruaj kuraĝaj kritikoj pri Popola Ĉinio.
La senatokonsulto pri reprezentaj donacoj daŭris preskaŭ tri semajnojn, evoluante de la enhavo de la leĝopropono Gonĉarov-Martinelli (Verda grupo) al pli ĝenerala diskuto pri donacoj en la Esperanta Civito.
Deko da studemuloj partoprenis la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon (AESF) en Malago, 14-15 novembro 2009. La unuan AESF preparis perkoresponda kurso, el kies diligentaj aliĝintoj bedaŭrinde ne povis veni, pro diversaj privataj malhelpoj, tri ekstermalaganoj.
La lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (14:2009) dediĉas tutan paĝon al Ivo Lapenna, okaze de la centjariĝo. La paĝo proponas historiografian analizon de Giorgio Silfer, intervjuon al Birthe Lapenna, recenzon de Carlo Minnaja, parton de la panegiro de Probal Dasgupta kaj, kompare, la tekstojn pri Lapenna en Vikipedio.
En 1980 Hans Bakker komencis sian laboron pri la agado de UEA en Afriko. Kun la paso de la tempo, tiu klopodaro kreskis ĝis fariĝi Afrika Agado. Kiam iuj legis pri Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko, ili diras, ke ambaŭ estas nur un afero. Laŭ ili, kiu parolas pri Afrika Agado, tiu samptempe parolas pri Agado de UEA en Afriko kaj inverse. Ĉu estas tiel ?
La kampanjo de la “bonlingvanoj” intensiĝas: minaca letero al la gvidantoj de UEA, agresa ĉefartikolo en ties organo (“Poetoj detruas la lingvon”), retmesaĝoj en ĉiu gugla diskutlisto…
Kiam en 1959 la esperanta popolo jubileis pro la centjariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, tre malmultaj (kon)sciis kiom da atakoj eltenis la aŭtoro de esperanto dum sia vivo, unuavice de la esperantistoj mem. La kulto pri Zamenhof estis plena, en la epoko de la montevidea renesanco, en bele agordita ĥoro kies dirigento ĝuste hodiaŭ, la 5an de novembro 2009, estus centjara.
La 5an de novembro 1909 Ivo Lapenna naskiĝis en Spalato. Loka ĵurnalo estas lia ĉefa kreitaĵo ankoraŭ vivanta. Apuda tombejo gardas memorŝtonon pri li. Sed ne nur pro Ivo Lapenna Spalato meritas viziton.
Karaj esperantistoj, aŭskultu belan novaĵon. Komence de aprilo 2010a en la plej bela urbo de la kroata marbordo aperos speciala gastejo por esperantistoj.
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la unua Andaluza Esperantologia Semajnfino, en Malago 14-15 novembro 2009.
Ne en la kuirejo, sed en la vivoĉambro de la loĝejo de ges-roj Matthias en Wiesbaden (Germanio) hodiaŭ estis fondita la nova partieto Unu-Mondo, al kiu aliĝis ankaŭ kelkaj personoj kiuj havas la esperantan civitanecon: du el ili eĉ eniris la estraron.
Post Suzanne Bourot ankaŭ Serge Sire eksiĝis de Societo Yvonne Martinot, posedanta la (iam multe pli) internacian staĝejon “La Kvinpetalo” en Francio. La eksiĝo estis anoncita dum la hieraŭa eksterordinara Asembleo de SYM, kiu interalie akceptis aĉeti de li (je duona prezo) la nemoveblaĵon venditan de Bourot al Sire antaŭ tri jaroj.
Hodiaŭ c-ano Leen Deij, eksa kortumano, festis sian naŭdekan datrevenon en la propra hejmo apud Roterdamo, kune kun esperanto-geamikoj. Interalie ĉeestis tri gesenatanoj: Perla Martinelli el la majoritato, Nelly Holevitch el la minoritato kaj la Konsulo, Giorgio Silfer.