La opozicio insistas pri kongreso
Organizi jaran kongreson de la nova Esperantio estis unu el la kvalifikaj punktoj en la politika programo de la Blanka Listo, en la elektoj de 2006 por la Senato. Memkompreneble, fine de la nuna mandato, la opozicio insistas por ke io estu decidita tiurilate. Rezolucio estas preparata, kaj probable submetota al la ĉi-semajna parlamenta sesio en Milano.