La vicredaktoro de HdE baldaŭ en Afriko
La vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto” baldaŭ vojaĝos al tiu parto de Afriko kiu nomiĝis internacie (kaj ankaŭ ĉe Zamenhof) Marbordo de la Sklavoj. Dieter Rooke, kiu estas ankaŭ senatano de la ruĝa opozicio en la Esperanta Civito, kaj vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, vizitos tri landojn: Benino, Ganao kaj Togolando.