Afrika Kongreso petas la Civitan aŭspicion
HeKo 636 9-B, 9 mar 17
La 8a Afrika Kongreso de Esperanto estas anoncita en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, 22-27 decembro 2017. La ĉefa organizanto estas SIPU, paktinta establo gvidata de sen. Frederiko Nimubona. Lokon kaj daton komune elektis UETA, post rezigno de la niĝeria landa asocio.