La numero 23 de "Femina"

HeKo 454 9-B, 22 sep 10

“Masklismo: jen fore, jen apude” estas la ĉeftemo de la numero 23 de la revuo “Femina”, septembro 2010.

Fore en la tempo, per la ekzemplo de Hipatia (aŭ “Kiel neniigi la ekziston de virino”): longa eseo de Perla Martinelli, plus recenzo de Giorgio Silfer pri la ĵusa filmo “Agora”, de la hispana reĝisoro Alejandro Amenábar.

Nefermitaj pordoj en KCE

HeKo 454 3-B, 13 sep 10

Sabaton la 9an de oktobro 2010 Kultura Centro Esperantista organizos Tagon kun Nefermitaj Pordoj. Je la okazo dum la mateno la vizitantoj povos admiri la novan aranĝon de la terasa etaĝo, kies utila surfaco kreskis je trideko da kvadrataj metroj, danke al la laboroj kunordigitaj de la regio Pro Esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.