Je la Internacia Virina Tago 2012
Nia mondo zorgige malsanas. Vanus ĝemi, ke trafis ĝin malbonintenca bakterio. Ne, la homaro mem respondecas pri sia priplorinda stato.
Nia mondo zorgige malsanas. Vanus ĝemi, ke trafis ĝin malbonintenca bakterio. Ne, la homaro mem respondecas pri sia priplorinda stato.
Ene de nur tri monatoj Giorgio Silfer kontribuis per tri novaj dramoj al la esperanto-teatro.
Per la aprobo de Lex Argentaria la Senato instituciigis konsorcian servon kiu de kelkaj jaroj utilis al establoj kaj individuoj en la Esperanta Civito. Naskiĝis tiel Fondumo Pro Esperanto (FPEF), kies unua administra jaro ĵus ĉesis.
Gratuloj pro la ĵusa Google-decido tuj atendis la delegiton de Kultura Centro Esperantista, reprezentanta nian lingvon, kiel kutime kaj en ekskluziveco, ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo.
ALTE estas kunsidanta en Kopenhago, laŭ laborgrupoj pri fakaj temoj. Sen. prof. Giorgio Silfer partoprenis hodiaŭ en du el ili.
Esperanto iĝis la 64a lingvo de Google por la aŭtomata tradukado. Jen la oficiala anonco:
Post uvertura poemo de Alberto Garcia Orive pri 2012, ankaŭ la prezidanto de LF-koop, Marc Hiltbrand, bondeziras al la legantoj de “Literatura Foiro” okaze de la nova jarkolekto, la 43a de la plej longe ekzistanta kultura revuo en nia lingvo.
La kvincenta numero de la reta novaĵbulteno HeKo estis menciita hieraŭ dum agrabla renkonto de c-ano Giorgio Silfer kun la brusela esperanto-komunumo, en vere internacia merkreda klubvespero, kun partoprenantoj originaj el deko da landoj.
Anjo Amika havis afablan inviton al tre interesa elsendo laŭ la suba ligilo, kie troveblas multaj tre interesaj programeroj en esperanto. Ŝi spektis esperantlingvan filmon: “Hitler kaj Esperanto”, ŝi aŭskultis muzikon de Kaj Tiel Plu.
La registaro de la Kabinda Respubliko decidas ĉi-semajne pri la listo de fakuloj kunlaborontaj kun la Lingva Komitato de Esperantio por la normigo de la kabinda nacia lingvo Fiote.
Unuafoje ekstereŭropano membras en la Komitato de Kultura Centro Esperantista: c-ino Jun Liu el Popola Ĉinio estis elektita kiel sekretario hodiaŭ fare de la Asembleo de KCE — ŝi ricevis pli da voĉoj ol la alia kandidato, s-ino Elisabeth de Mestral el Svislando. Ĉi-lasta deponis sian kandidatecon en aŭgusto, sed malkonfirmis ĝin du semajnojn antaŭ la Asembleo.
En la reta skandalgazeto LibFol aperis la sekva komentario de Andy Künzli: “Sen CO UEA estus kvazaŭ nenio. Pro tio necesas dungi kaj pagi oficistojn, SE ONI POVAS PERMESI AL SI TION (ekzemple KCE antaŭ [ol la prezido de prof.
Laŭ invito de la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, fine de sia mandato la Konsulo pritraktis hieraŭ ĉe la sidejo de HEA en Budapeŝto la temon: “La Esperanta Civito: de la dua al la tria jarkvino”. Interalie ĉeestis la plimulto de la HEA-estraro.