Nia lingvo 136-jara: granda stabileco
La 2an de junio 1887 (18an de majo laŭ la rusa kalendaro) la rusa cenzuro permesis la eldonon de la manuskripto pri “Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto”. Post tiu dato la manuskripto ne estis modifebla. Tiu dato aperas en la Unua Libro kaj estas la sola certa pri la naskiĝo de nia lingvo.