Malfacila jaro por la Budapeŝta ekzameno
“Mi kredas ke krevas la esperanto-balono. Estas demando kiom da homoj lernos la lingvon, nur pro ĝia beleco, ĉu estas pliaj tiaj kialoj, per kiuj ni povus veki la interesiĝon de la lingvolernantoj” deklaris publike s-ino Pálma Csiszár, responsa pri lingvotestado en Origo, la oficiala diplomfabriko en Hungario.