Inaŭgurita la nova Orienta Legacio
La nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita antaŭhieraŭ en Budapeŝto, per simpla ceremonio kie tre bonvene aperis ankaŭ granda nigrarbara torto.
Hodiaŭ Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon de la Esperanta Civito pri la sekvoj de la brita secesio en la lingva reĝimo de Eŭropa Unio. La intervjuon, elsendotan ĉi-monate, kunordigis d-ro Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto-Radikala Asocio. Radio Radikala mem estas unu el la plej aŭskultataj privataj elsendejoj pri politikaj temoj, en Italio.
La Kapitulo skajne kunvenis hodiaŭ en kvorumo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo.
Daniele Binaghi kaj Tihomir Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj sponsorita de la Esperanta Civito.