Prepara seminario por Monda Socia Forumo

HeKo 446 6-C, 27 jul 10

Dakaro gastigos la Mondan Socian Forumon 6-11 februaro 2011. Prepare al tiu evento, ekde hodiaŭ tie kunvenas tridek tri personoj el pluraj afrikaj landoj kaj la Internacia Konsilio de MSF, plus dudeko el Senegalio mem. La tritaga seminario celas enfokusigi la gvidliniojn por 2011 rilate strategion, ekspansion, mobilizon, metodologion, komunikadon kaj monkolekton.

La mutacio de IEK

HeKo 446 5-A, 26 jul 10

Internaciaj Esperanto-Konferencoj okazadas ekde 1988, kun la partopreno de kelkdeko da personoj, kiel daŭrigo de la samnomaj aranĝoj organizitaj de la movado kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna kaj la periodaĵo “Horizonto” ekde 1975.

"Heroldo de Esperanto" raportas pri kongresoj

HeKo 446 4-B, 26 jul 10

La numero 2.158 (9:2010) de “Heroldo de Esperanto” rekte eniras la kongresan sezonon, kiun daŭrigas, post la fervojista, la katolika kaj la instruista kiel internaciaj renkontoj: speciale delikata ŝajnas la situacio ĉe la katolikoj. Sed eĉ pli tikla povas esti la etoso en la hispana Esperantio, post la verdikto de la Konstitucia Kortumo pri la statuto de Katalunio.

Pianisto Korobeĵnikov intervjuita de Franca Radio

HeKo 446 2-A, 25 jul 10

Ĉe la nacia radio-kanalo France-Culture, ĵaŭdon la 19an de julio 2010, en rekta kaj publika elsendo el la Muzeo Fabre en Montpeliero, estis intervjuata kaj aŭskultata la esperantista mirinfano Andrej Korobeĵnikov, nun 24-jara, konata pro sia partopreno en la Univesalaj Kongresoj de Gotenburgo 2003 (kie li majstre interpretis verkojn de Skrjabin) kaj Florenco 2006.

De Kartezio ĝis Onfray

HeKo 445 7-A, 22 jul 10

“Esperanto proponas vivi lingvon universalan, kosmopolitan, tutmondan, konstruitan sur la malfermiteco, la akceptemo, la mensa plivastiĝo; ĝi volas ke finiĝu la malbeno de la lingvokonfuzo kaj ke alvenu idiomo kapabla plenigi la fosaĵon de la miskomprenemo inter la popoloj; ĝi proponas konkretan koncepton de la geografio kiel antitezon al la religio de la teritorio; ĝi vetas pri la

Kubano pri UK en Kubo

HeKo 445 5-A, 21 jul 10

La Universala Kongreso de Esperanto, la plej internacia, malnova, bunta (bla, bla, bla) kaj amasa esperanto-renkontiĝo, duafoje post dudek jaroj okazas en Havano, la plej granda kaj sendube plej bela urbo en Karibio (eĉ se ĝi ne troviĝas en Karibio, hehe). Kubaj esperantistoj multe entuziasmiĝis pro organizado de tiu granda evento, kiu eble ne plu okazos en Kubo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.