Tradukarto en Svislando per Plinio la juna
D-ino Perla Martinelli elektis la tekston super kiu laboros la eksperimenta staĝo pri tradukarto, en Kultura Cetro Esperantista, 2-7 aŭgusto 22. Surprize, sed je plena konsento de la staĝanoj, temas pri prozaĵo el la latina lingvo, tamen tradukita jam al la ĉefaj idiomoj en la mondo: la raporto de Plinio la juna pri la erupcio de Vezuvo.