Retrospektive pri ekzamenado en Esperantio
Konciza retrospektivo pri la diplomekzamenoj en Esperantio post la dua mondmilito devas komenciĝi per la landaj institutoj. Ankoraŭ en la 1970aj en okcidenta Eŭropo ekzistis du paralelaj strukturoj: la landaj asocioj kaj la laboristaj asocioj por disvastigi la lingvon, la landaj institutoj por kunordigi la instruadon kaj la ekzamenojn, kun produktado de diplomoj.