Komuniko de la Registra Instanco pri legitimiloj

HeKo 784 1-C, 10 mar 22

La Registra Instanco de la Esperanta Civito organizas renovigon de la legitimiloj.

Ĉu vi volas ricevi vian novan esperantan legitimilon?

Bonvolu sendi al la adreso — registro ĉe esperantio.net : a) skanitan fotoportreton en JPEG; b) same skanitan subskribon; c) personajn datumojn (personan kaj familian nomojn, naskiĝdaton, ŝtataneco(j)n, ĉefan eduklingvon).

Carlo Minnaja nova dojeno de la Akademio de Esperanto

HeKo 783 4-A, 4 mar 22

Du senatanoj de la Esperanta Civito (el malsamaj parlamentaj grupoj) estis ĵus kooptitaj en la Akademio de Esperanto: temas pri Julian Modest kaj Fernando Pita. Tria akademiano havas la esperantan civitanecon: Carlo Minnaja; pro la retiriĝo de John Wells, li fariĝas la dojeno de la institucio, kien li eniris en la fora 1973, kiel unua denaska esperantisto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.