La polaj suverenistoj malvenkas pro la virinoj
La antifeminisma politiko de la pola registaro, prezidata de Jaroslav Kaczynski, mobilizis virinojn baloti kaj kontribuis al la malvenko de la dekstrema kaj suverenisma partio reganta la landon jam dum ok jaroj. “Leĝo kaj Justeco” (PiS) restas la unua partio, sed perdis multajn voĉojn kaj tre malprobable sukcesos formi ankoraŭ novan registaron, certe ne unukoloran.