Forpasis civitano Imre Szabó
La 4an de aprilo post longa malsano forpasis la 67-jara Imre Szabó, tre aktiva multflanka Esperantiano, iam funkciulo de Hungara Esperanto-Asocio, ekde 2008 prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie eldonisto, li nomis sian presejon “Saluton”.