Engaĝo de stabanoj en establoj ekster la Pakto
Venontsemajne la opozicio liveros al la Kapitulo, pere de la Blanka grupestrino, sen. Anna Bartek, proponon de aldona amendo al “Lex adiutoria” (pri la Civita stabo). Temas pri tria ĉapitro, dediĉita al la engaĝo de stabanoj en establoj ekster la Pakto. La novaj normoj koncernus unuavice la parlamentanojn.