Schäffer konfesas katastrofan situacion
Dum dek naŭ jaroj (1998-2016) Universala Esperanto-Asocio akumulis deficiton de pli ol du milionoj da eŭroj. Tion deklaris hodiaŭ la ĝenerala ekssekretario kaj direktoro, s-ro Martin Schäffer. La enorman truon ŝtopis de jaro al jaro la subtraho de sumoj el la asocia kapitalo, furaĝata de bonkoraj donacintoj kaj legacintoj.