Finance bona la 2021a, rezervita prognozo por 2022

HeKo 779 4-C, 3 jan 22

Forta kresko de la enspezoj pro luigoj en la “svisa akso” de la Esperanta Civito (KCE, LF-koop kaj federitoj) dum 2021. Ekster Svislando la Esperanto-Domo en Andaluzio enspezadis la samon de 2020 (sen luigo al turistoj), dum la kostoj pro la Esperanto-Domo en Burundio respektive la orienta legacio en Hungario malkreskadas, pro la konstanta senvaloriĝo de la lokaj valutoj.

Eminenta ekspozicio en la hungara literatura muzeo

HeKo 778 9-B, 28 dec 21

Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro rekomendas viziti la enhave kaj muzeologie tre interesan ekspozicion pri la romano “Edes Anna”, de Dezso Kosztolanyi, en la nacia literatura muzeo de Budapeŝto (unu el la plej bonaj en Eŭropo). Kosztolanyi, kunlaboranto de la revuo “Nyugat”, estis amiko de Karinthy: ambaŭ sinceraj esperantanoj.

Unua lingvotesta sesio de KCE en Budapeŝto

HeKo 778 6-B, 23 dec 21

Laŭ peto de la orienta legacio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista organizis hodiaŭ lingvotestan sesion en Budapeŝto. Fakte ĝi estis la unua en Hungario, kie KCE planas duan jam en marto 2022.

La ekzamenon sukcese trapasis c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu atingis la diplomon por la nivelo B1 laŭ LTSEC. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Trakti raŭmisme la ĉinan demand(ar)on

HeKo 778 4-C, 19 dec 21

Ankaŭ en Popola Ĉinio ĉesos radioelsendoj en esperanto: la ŝtato rezignis pri ili, oficiale pro la eksmodeco de la rimedo. Fakte nia lingvo nur perdos propagandilon de la pekina politiko, same kiel en 2000 okazis per la papera “El Popola Ĉinio”, ĵus festinta oran jubileon (“Heroldo de Esperanto” estis la sola kiu sukcesis anticipe diskonigi la tiaman novaĵon).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.